Espéranto-Vendée, aprilo 2021

  1. Espéranto-Vendée, aprilo 2021

La eksterseria numero de la franclingva informfolio « Espéranto-Vendée » estas elŝutebla ĉe :

https://esperanto-vendee.fr/images/PDF/EV144_avril_2021.pdf
aŭ (plena kolekto) :  http://esperanto-vendee.fr/index.php/l-association/la-lettre-de-l-association  (N° 144)

Pro multaj referencoj kaj aktivaj ligiloj, la legado povas esti profitodona ankaŭ por nescipovantoj de la franca lingvo per programo de aŭtomata tradukado. (vd fine de la paĝo)

Enhavo, p. 1 : 

“Pour la science avec conscience“ (Por scienco kun konscienco) :

Pri la unuaj paŝoj de Esperanto en scienco, la amalgamo de volapuko kaj Esperanto fare de prezidento de Gaulle ankoraŭ uzata por primoki Esperanton, la komparo de ambaŭ lingvoj fare de Henry Phillips, Tolstoj, Max Müller kaj Konstantin Ciolkovskij, la 70a datreveno de la morto de Aimé Cotton (16an de aprilo), eminenta franca sciencisto kaj vera esperantisto, la unuafoja uzo de Esperanto fare de UNESKO kaj la publikigo de 45-paĝa dokumento pri Barbara Cassin, akademianino tre ema al misfamigo de Esperanto.

Enhavo p. 2 :

Vincent Niclo et l’espéranto“  : “Vincent Niclo et l’espéranto“  : “Esperanto“ estas la titolo de sukcesa albumo de kanzonoj de la tenoro Vincent Niclo & Les Prêtres orthodoxes (la ortodoksaj Pastroj). En ĝi estas nenio en rilato kun la Internacia lingvo escepte ke la kovrilo enhavas jenan prezenton (traduko) :  “Esperanto estas neŭtrala lingvo inventita kaj uzata de homoj tra la mondo por komuniki cele al faligo de la muroj inter la loĝantaroj. Ĉar ĝi estas nenies oficiala ŝtata lingvo, Esperanto ebligas starigi neŭtralan ponton inter la kulturoj.“

Guy Béart : Citaĵo de tiu franca kantisto pri Esperanto, kiun lia patro instruis al li.

L’espéranto à l’Eurovision 2021 ?“  (Ĉu Esperanto ĉe Eurovision 2021 ?) – Fakte nur la familia nomo de la kantistino, kiu reprezentos Francion en Eurovision 2021 rilatas al Esperanto : Barbara PRAVI… Kaj ŝi prave kantos en la franca… Ŝiaj geavoj estis serba flanke de la patro kaj irana flanke de la patrino…

Sciences en espéranto“ (Scienco en Esperanto) : pri Esperanto ĉe TED kaj freŝdate okazinta Internacia Reta Interfaka Simpozio (IRIS) .

L’espéranto au jardin“ ( https://petit-jardin-ecolier.org/fr/akcepto.php / Esperanto en ĝardeno ) pri aktivaĵoj de “Le Petit Jardin des Écoliers » kies retejo havas ankaŭ Esperanto-version :  La Ĝardeneto de la Lernantoj / http://gxardeneto.chez-alice.fr/eo/akcepto.html
kun aldona informo pri la grupo « Esperantaj Ĝardenistoj“ ĉe Facebook kiu havas 611 membrojn en diversaj landoj : https://www.facebook.com/groups/355488094491766/

  1. Espéranto-Vendée, avril 2021

Le numéro d’avril 2021 de la feuille d’information « Espéranto-Vendée » est téléchargeable sur :

https://esperanto-vendee.fr/images/PDF/EV144_avril_2021.pdf

ou (collection complète) : http://esperanto-vendee.fr/index.php/l-association/la-lettre-de-l-association  (n° 144)

En raison du nombre de références et de liens, la lecture peut être profitable pour les non-francophones aussi à l’aide d’un programme de traduction automatique (voir les liens en bas de page).

Contenu p. 1 :

“Pour la science avec conscience“ :

À propos des premiers pas de l’espéranto dans la science, de l’amalgame volapük-espéranto par le président de Gaulle encore utilisé pour se moquer de l’espéranto, la comparaison des deux langues par Henry Phillips, Tolstoï, Max Müller et Constantin Tsiolkovsky, le 70e anniversaire de la mort d’Aimé Cotton (16 avril), éminent scientifique français et véritable espérantiste, la première utilisation de l’espéranto par l’UNESCO et la publication d’un document de 45 pages sur Barbara Cassin particulièrement portée sur le dénigrement de l’espéranto.

Contenu p. 2 :

Vincent Niclo et l’espéranto“   : « Esperanto » est le titre d’un album de chansons à succès du ténor Vincent Niclo & Les Prêtres orthodoxes. Il n’y a rien en relation avec la langue internationale si ce n’est que la couverture contient la présentation suivante: « L’espéranto est une langue neutre inventée et utilisée par des gens du monde entier pour communiquer afin de détruire les murs entre les populations. N’étant la langue officielle de personne, l’espéranto permet d’établir un pont neutre entre les cultures.

L’espéranto à l’Eurovision 2021 ?“  (L’espéranto sera-t-il à l’Eurovision 2021?) – En fait, seul le nom de famille de la chanteuse française qui représentera la France à l’occasion du concours Eurovision 2021 de la chanson a quelque chose à voir avec l’espéranto : Barbara PRAVI. Pravi est un verbe qui, en espéranto, signifie « avoir raison »…. Française née à Paris, Barbara a des racines serbes et iraniennes du côté de ses grands-parents.

Sciences en espéranto“ : À propos de l’espéranto sur TED et le Symposium international interdisciplinaire en ligne (Internacia Reta Interfaka Simpozio / IRIS) qui vient d’avoir lieu.

L’espéranto au jardin“ à propos des activités du “Petit Jardin des Écoliers » ( https://petit-jardin-ecolier.org/fr/akcepto.php ) dont le site a une version en espéranto :  La Ĝardeneto de la Lernantoj / http://gxardeneto.chez-alice.fr/eo/akcepto.html
avec une information sur le groupe « Esperantaj Ĝardenistoj“ chez Facebook qui a 611 membres dans divers pays :
https://www.facebook.com/groups/355488094491766/

  1. Aimé Cotton (9an de oktobro 1869 – 16an de aprilo 1951), la fizikisto, kiu aŭdacis paroli Esperanton

Esperanto estas sufiĉe ofte prezentata kiel fiasko, utopio, volapuko aŭ globiŝo, kaj ĝiaj uzantoj kiel stultuloj aŭ naivuloj. Nescio bone fartas en ĉi tiu afero.

Kaj tamen, dubinte pri la farebleco de sennacia lingvo en la rolo de internacia, do neŭtrala kaj justa lingvo, famuloj kiel profesoroj Umberto Eco kaj Robert Phillipson konfesis, ke la demando indas je prikonsidero :

Umberto Eco: 

Mi studis la gramatikon de Esperanto – tio ne signifas, ke mi lernis paroli ĝin – kaj mi trovis, ke ĝi estas lingvo konstruita kun inteligento, kaj kiu havas tre belan historion. » (L’Événement du Jeudi) »)

« El lingva vidpunkto, ĝi vere sekvas admirindajn kriteriojn de ekonomio kaj efikeco. » (Paris Première, kun Paul Amar, 27-a de februaro, 1996)

Esperanto, inter centoj da artefaritaj lingvoj, pluvivis, ĉar ĝi estas bone farita lingvo. La kialoj, kial ĝi ne trudas sin, ne estas lingvaj, sed politikaj.  » (France Culture, 4 novembro 1992)

Robert Phillipson:

« Cinikeco pri Esperanto estis parto de nia edukado. » (1996, post observado de la disvolviĝo de la Universala Kongreso de Esperanto en Prago)

La opinio de Aimé Cotton pri Esperanto baziĝis sur la praktiko kaj la observado de plurlingvaj sciencaj interŝanĝoj unuflanke kaj aliflanke en Esperanto. En 1924 li estis u